Overblog Suivre ce blog
Administration Créer mon blog
28 mai 2017 7 28 /05 /mai /2017 14:59

La 50a Konferenco de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) okazos de la 15-a ĝis la 22-a de julio 2017 en Busano (sudo de Koreo).

Kongresa temo : « Edukado al respektoplena turismo ».

Do la evento okazos antaŭ la UK en Seulo, en la sama lando.

Repost 0
21 mai 2017 7 21 /05 /mai /2017 07:39

CERL partoprenos per eta budo por disvastigi Esperanton okaze de :

  • « Dialogue en Humanité » en la parko Tête d’Or la 8-a kaj 9-a de Julio same kiel pasintjare
  • La Forumo de la Asocioj en la distrikto de Lyon 1er Place Sathonay la 9-an de Septembro
  • Dum la Biennale de Villeurbanne (avenue Barbusse) la 10-an de Septembro

Deĵorontoj bonvolu anonci vin al Michael

 

Repost 0
16 mai 2017 2 16 /05 /mai /2017 07:34

Dum tri tagoj (12/13/14 de Aprilo), Marielou, Pascale kaj Guy partoprenis la renkontiĝojn pri solidareco en la mezlernejo « Collège du Petit Pont » en Saint Martin en Haut. Marielou prezentis al 4 grupoj de 15 lernantoj la lingvon esperanto. Dum unu horo, ŝi klarigis kiuj estas la unueco kaj la simpleco de la lingvo kaj ĝia tutmondeco, aŭdigante malsamajn kantojn. Vendredon Pascale kaj Guy faris la prezentadon. Krome ĵaŭdon posttagmeze Marielou prezentis esperanton al 2 klasoj de la bazlernejo de la vilaĝo laŭ ilia peto. Estis tre interesa renkonti junajn infanojn kaj ĝui ilian entuziasmon.

Repost 0
13 mai 2017 6 13 /05 /mai /2017 08:54

Ĉu vi jam konas "AMIKUMU" ?

Tio estas aplikaĵo kiu permesas trovi "samparolantojn" ĉirkaŭ sin. Hodiaŭ ĝi nur funkcias en esperanto ĉar ĝi naskiĝis nur antaŭ kelkaj semajnoj sed ĝi jam havis pli ol 3.000 uzantojn ! Do legu, elŝutu, provu kaj amikumu ie !

 

Repost 0
11 mai 2017 4 11 /05 /mai /2017 07:59

La 14-an de aprilo, matene, same kiel ĉiujn matenojn, France Inter anoncis la centjariĝon de la forpaso de L.L. Zamenhof !

Ĝi eĉ publikigis paĝon en sia retejo en esperanto : https://www.franceinter.fr/societe/esperanto-centans-mort-createur-zamenhof. La elsendaĵo estas aŭskultebla je la fino de la paĝo.

Repost 0
8 mai 2017 1 08 /05 /mai /2017 07:48

Message d’Axel Rousseau

Les cours d'espéranto en ligne, géré par Espéranto-France ont beaucoup de succès ces derniers mois. Nous avons passé beaucoup de temps à améliorer l'interface graphique pour avoir quelque chose de moderne et qui s'affiche très bien sur les tablettes et les téléphones portables : http://ikurso.esperanto-france.org

Aujourd'hui, nous avons presque la moitié de nos élèves qui utilisent le site sur téléphone ou sur une tablette. Et nous avons environ 50 nouveaux élèves tous les mois. Oui, vous avez bien lu : tous les mois ! Ces élèves sont pris en charge par des correcteurs bénévoles et une relation amicale est créée entre l'élève et le correcteur. Je suis moi-même souvent touché par la gentillesse des élèves et leur encadrement m'apporte beaucoup de plaisir. Mais, victime de notre succès, il ne nous reste aujourd'hui plus beaucoup de places pour accueillir de nouveaux élèves. C'est pour cela que je fais appel à vous. Si vous avez un peu de temps à consacrer aux élèves, que vous avez quelques bases d'espéranto (le niveau requis n'est pas très élevé car les informations se trouvent dans le cours), que vous pouvez être réactif (il est important de corriger les leçons idéalement dans la journée qui suit l'envoi par l'élève) et que vous avez un bon relationnel. Alors n'hésitez pas à me contacter pour intégrer notre équipe de correcteurs bénévoles.

En vous remerciant, amike,

Axel Rousseau

axel584@gmail.com

 

Repost 0
1 mai 2017 1 01 /05 /mai /2017 06:50

La 102a UK okazos en Seulo (Koreo) de la 22 ĝis 29 de julio 2017.

Temo : « Turismo kaj evoluo : Vojoj al daŭripovo »

Informoj haveblaj ĉe UEA : www.uea.org

aŭ ĉe Esperanto-France : info@esperanto-france.org

Repost 0
26 avril 2017 3 26 /04 /avril /2017 06:58

La 24-an de marto en intervjuo farita de France Inter ĉe la Salono de la libro en Parizo, la plej tradukita franclingva verkisto Tahar Ben Jelloun diris ke li estis tradukita al 45 lingvoj, inter kiuj eĉ al la lingvo, kiu havas neniun landon : Esperanto, kaj li precizigis, "ili tamen havas adreson en Nederlando". Fakte lia libro "Le racisme expliqué à ma fille" estis tradukita de Ĵak Lepŭil kaj Armelle LeQuint en 1998, kun la titolo "Paĉjo, kio estas rasismo ?"

Repost 0
23 avril 2017 7 23 /04 /avril /2017 08:55

Pour des raisons indépendantes de l'organisation, la rencontre mensuelle "Kiel vi ?" qui a lieu normalement le dernier mardi de chaque mois au KOTOPO, a dû être repoussée au mardi 2 mai. La réunion débutera, comme d'habitude à 20h30.

 

Pro kialoj sendependaj de la organizo, la renkontiĝo "Kiel vi ?" okazanta en KOTOPO je la lasta mardo de ĉiu monato, devis esti prokrastita ĝis la dua de majo. La starta horo restas same la 20a kaj duono.

 

Repost 0
21 avril 2017 5 21 /04 /avril /2017 07:25

Kadre de la festado de la Zamenhof-Jaro, la unua numero de la redaktoroj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova estas libere elŝutebla de la retejo http://revuoesperanto.org/senpaga_aprila_numero dum la tuta monato aprilo.

 

Estas tre ĝojige, ke ĉiuj esperantistoj tra la mondo povas senpage elŝuti provnumeron de la revuo Esperanto por 'gustumi' ĝian enhavon, kaj aparte ni fieras, ke tiu ĉi numero estas la unua sub nia redaktado - komentas Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova.

 

La redaktora paro jam arde pretigas la majan numeron ; se vi volos legi ankaŭ ĝin kaj ĉiujn numerojn aperantajn en la jaro 2017, vi povas aboni la revuon rekte aŭ aliĝi al UEA ĉe: http://uea.org/alighoj/alighilo. Se vi ŝatus helpi ke la revuo kaj la revua retejo estu laŭeble plej interesaj kaj buntaj, sendu viajn rekomendojn kaj kontribuojn al revuoesperanto@gmail.com!

 

Repost 0

Présentation

Recherche

Liens