Overblog Suivre ce blog
Administration Créer mon blog
9 janvier 2014 4 09 /01 /janvier /2014 12:06

Pascale nous propose une conférence sur le Népal le lundi 27 janvier à 18h30 dans notre local rue du Bélier.

Venez nombreux, c'est l'occasion d'un beau voyage.

Repost 0
5 janvier 2014 7 05 /01 /janvier /2014 11:26

Ĉi-sube mesaĝo de Pascale :

S-o Peillon kaj Esperanto... Nia Ministro de Instruado ne sciis kiel li revoluciis la esperanta movado en Liono... Unu de liaj reformoj estas stimuli la kreadon de la geknaboj, malfermante la pordon de la lernejoj al novaj aktivecoj... Kial ne al Esperanto ?

Do, CERLanoj kaj fervojistoj en Liono renkontiĝis en Decembro por imagi kiel interrelati kun la estraroj de lernejoj, kiel elekti metodon por instrui la geknabojn. Multaj demandoj aperas. Kiu statuso por instrui ? Kiu deziras instrui ? Kiu havas la kompetencon ? Ĉu uzi la rektan metodon ? Ĉu uzi la nunajn ilojn ? Ambaŭ ? ktp.

Dank’al reto, alvenas la rezultoj de la serĉadoj de kelkaj entuziasmuloj. Ekzemple : la statuso de la instruontoj. La leĝo parolas pri tio. Ni eksciis ke kelkaj esperantistoj jam instruas Esperanton, do ni povus uzi ilian sperton.

Sed, grava demando, kiu estas helpopreta ? Kiu havas sufiĉe da tempo, sano, energio, vigleco por instrui infanojn ? Se vi volas scii aŭ respondi, kunveno okazos la 9a de Januaro, ĉe la fervojistoj, 13 rue du Bélier, 69002 Lyon, ekde la 19h00.

Repost 0
4 janvier 2014 6 04 /01 /janvier /2014 06:22

Post la ferioj, ni ĝojas retrovi vin. Ni aŭguras al vi belan novan jaron kun multaj projektoj por vi kaj por Esperanto

Repost 0
22 décembre 2013 7 22 /12 /décembre /2013 21:59

Nia blogo ferias dum kelkaj tagoj. Ni aŭguras al vi bonajn jarfinajn festojn kaj diras al vi : « Ĝis la venonta jaro ! »

Repost 0
21 décembre 2013 6 21 /12 /décembre /2013 10:09

L'UAICL propose aux membres de toutes les sections de se retrouver le lundi 6 janvier à 18h30 à notre siège pour fêter l'arrivée de 2014. Le principe : chacun amène des petites choses, salées ou sucrées et l'UAICL offre les boissons. Une bonne occasion de se retrouver pour évoquer toutes les activités de l'association et pour célébrer l'année nouvelle.

Repost 0
17 décembre 2013 2 17 /12 /décembre /2013 18:18

La Festa Renkonto INternacia de GeknabOJ (Fringoj) disvolvigos en la E°-Kulturdomo, kastelo Grezijon' (Francio), de sabato 19-a ĝis sabato 26-a de aprilo 2014 , inkluzivante Pasko-feston. La renkontiĝo celas junajn partoprenontojn en aĝoj 8 ĝis 17, kiuj eklernis Esperanton aŭ jam ĝin parolas flue. La temo de la renkontiĝo estas : komuna preparado de spektaklo tra aktivaĵoj proponotaj de la diversaj instruistoj, depende de iliaj personaj talentoj kaj spertoj.

Repost 0
13 décembre 2013 5 13 /12 /décembre /2013 14:31

ke nia Ĝenerala Asembleo okazos la 18-an de decembro je la 18h00 en nia loko.

Repost 0
9 décembre 2013 1 09 /12 /décembre /2013 06:45

Ni invitas ĉiujn instruistojn, ĉiujn gepatrojn, kiuj deziras partoprenigi siajn gelernantojn aŭ infanojn al tiu konkurso.

Jara temo: Marŝado kontraŭ malegalecoj kaj rasismo

Formato : minimume 30 x 30

Limdato : la 1-an de Marto 2014.

Dorse de la desegnajo notu, esperantlingve, nomon, aĝon de la infano, adreson de la lernejo aŭ de la E-klubo, kaj sur la desegnaĵo skribu mesaĝon pri la temo por la tuta mondo ! La tutaj desegnaĵoj ebligos ekspoziciojn en diversaj lokoj de la urbo ! Ni sendos fotojn al vi pri tiuj ekspozicioj.

Bonvolu sendi desegnajoĵn al : Centre Culturel St Nazaire Esperanto 38, rue de la Croix Fraîche 44600 SAINT NAZAIRE

Repost 0
6 décembre 2013 5 06 /12 /décembre /2013 21:17

La Rodanalpa Esperanto-Federacio proponas staĝon, kiu celas la personojn kun pli-malpli la dua nivelo, por ke ili povu kreskigi sian Esperanto-nivelon. Tiu staĝo estos gvidata de Nina KORJHENEVSKAJA. Temas pri staĝo por perfektiĝi, kiu celas ĉiujn nekomencantajn esperantistojn, kiuj deziras firmigi siajn bazajn konojn.

Loko : CEDRATS (Centre de Ressources sur les Alternatives Sociales) 27 Montée Saint Sébastien 69001 Lyon (entrée sur la place Croix-Paquet, à 80 m de la station Croix Paquet métro C).

Dato : sabaton la 18an de januaro 2014 de la 10h ĝis la 12h30, kaj de la 14h ĝis la 17h. Restoracio apude trovebla.

Por bona organizo, bonvolu enskribi vin rapide, kaj plej malfrue antaŭ la 10-a de januaro 2014, per kontakto ĉe Vincent.

Repost 0
4 décembre 2013 3 04 /12 /décembre /2013 08:57

Ni informas vin pri la festo de Esperanto la 14-an de decembro ekde la 14-a, organizota de CERL en KoToPo. Programo : historio de Esperanto en Liono, muziko, kantoj, skeĉo, humoraj historietoj, … kaj bela etoso. Ni atendas vin !

Repost 0

Présentation

Recherche

Liens