Overblog Suivre ce blog
Administration Créer mon blog
6 juin 2016 1 06 /06 /juin /2016 16:27

Andrea prelegos franclingve sabaton 11-an de Junio inter 10-a kaj 13-a horo pri lingvoj kaj iliaj malaperoj post invadoj kaj militoj ĉe Agora PHILO Lyon dum Philostival, Théâtre du Carré 30, 12 rue Pizay, métro linio A « station Hôtel de Ville Lyon 1er ».

La 12-an de junio posttagmeze iu aktoro deklamos franclingve Apologio de Socrate. Siatempe Tjeri kaj Jean-Claude, membroj de CERL, tradukis tiun tekston en Esperanto.

Repost 0
3 juin 2016 5 03 /06 /juin /2016 08:40

De la 10-a ĝis la 13-a de Junio, CERL akceptos Abduraĥman Junusov el Dagestano kadre de la UFE-turneo. Li estas eksa ĵurnalisto de la rusa televido specialisto de la homaj rajtoj kaj de la kulturaj problemoj inter-etnikaj)

Vendredon la 10-an de Junio

Li vizitos la esperanto-kurson en Maison Berty Albrecht 14, Place Grandclement en Villeurbanne cele al interŝanĝo kun la kursanoj kaj aliaj Cerl-membroj – Venu multnombraj. (Informoj ĉe Eugène).

Sabaton la 11-an de Junio

Li prelegos en la salono 3 teretaĝe pri « Dagestano inter Europo kaj Azio: geografio, historio, nuntempe ». Cerl invitas ĉiujn membrojn kaj amikojn ĉeesti la prelegon.

Vendredo kaj sabato vespere

Oni sin turnas al Anne-Marie, Vincent aŭ Eugène.

Dimanĉon la 12-an de Junio :

Turismo en Liono, oni samcele sin turnas al la samaj personoj.

Repost 0
31 mai 2016 2 31 /05 /mai /2016 07:25

Tiu ĉi Tago estis starigita de Unuiĝintaj Nacioj (UN) por kreskigi konscion kaj komprenemon de la monda popolo pri la neceso konservi kaj protekti biologian diversecon, t.e. la granda diverseco de vivo sur nia planedo.

Por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la naturkonservado de nia unusola belega loĝejo, la Tero, aperas en la retpaĝaro de Legio de Bona Volo (LBV) raporto pri brazilano, kiu plantis 18 mil arbojn por rekuperi tute degenerintan, malpuran kaj ruboplenan areon. Tiun raporton ilustras filmeto kun esperanta subteksto.

Por legi ĝin, b.v. klaku sur tiu malsupra titolo :

http://www.boavontade.com/eo/dauxripova-elvolvigxo/brazilano-plantas-18-mil-arbojn-por-savi-la-medion-0?utm_source=email-mkt&utm_medium=email&utm_content=btntxt&utm_campaign=dia-biodiversidade

Repost 0
26 mai 2016 4 26 /05 /mai /2016 06:22

Informaĵo : Europe & Cies planas ĉijare organizi la Forumon de la Lingvoj en la placo Ambroise Courtois Lyon 8e la 25-an de septembro (pasintjare estis Place Sathonay).

CERL partoprenos.

Repost 0
22 mai 2016 7 22 /05 /mai /2016 09:45

La BeNeLuksa-Kongreso (BNL-K) okazos en Lier de vendredo la 16a ĝis lundo la 19a de septembro 2016 !

La kongreso celas ĉiujn, do infanojn, adoleskulojn, junulojn, plenkreskulojn, komencantojn, fluparolantojn, BeNeLuksanojn, ekster-BeNeLuksanojn…

Jam delonge BNL-K estas LA Esperanto-renkontiĝo en BeNeLukso: internacia dank’al la partoprenado de multaj flandroj, valonoj, bruselanoj kaj eksterlandanoj, profesie organizita, malfermita al ĉiuj, kaj kun bonegaj manĝoj.

​Tiel kiel por la antaŭaj BNL-Kj ni preparas ampleksan kaj mojosan programon : Esperanto-kursoj kaj ekzamenoj diversnivelaj, fakaj prelegoj, diversnivelaj koncertoj, promenadoj, ekskursoj, manlaborado por plenkreskuloj kaj por infanoj, turisma biciklado por ĉiuj (ne)sportemuloj, libroservo de FEL kaj Eldonejo Libera.

Komencantoj, progresantoj kaj spertuloj: kaptu la okazon de 4-taga kursumado kaj/aŭ praktikado kun fluparolantoj kaj denaskuloj!

FEL, la mondfama “Flandra Esperanto-Ligo”, estas iniciatinto kaj iniciatanto de multaj Esperanto-projektoj. Ekde jaroj, ni (kun)organizas diversajn Esperanto-renkontiĝojn. Niaj membroj ne nur venas el Flandrio, sed el diversaj landoj tra la mondo, kaj ili parolas diversajn lingvojn.

Esperanto estas nia sola komuna lingvo. Do partoprenante BNL-K-n, vi ne nur lernos, ĝuos kaj ĝojos, sed vi ankaŭ helpos disvastigi Esperanton.

Repost 0
18 mai 2016 3 18 /05 /mai /2016 10:45

La aplikaĵo por lerni Esperanton, kiun la Internacia Esperanto-Instituto en Hago lanĉis, jam senpage elŝuteblas ĉe Google-butiko kaj estas trovebla ankaŭ ĉe pli simpla plusenda adreso: www.iei.nl/apo.htm. Ĝi estas bazita sur la tre konata Esperanto-kurso Esperanto per rekta metodo de Stano Marček.

Piet Buijnsters, la programisto, uzis por ĝi la tre trafajn kaj instruajn bildojn (desegnaĵojn) de Linda Marčekova el la kursolibro kaj kiam oni klakas aŭ tuŝas la tekstojn de la kurso oni tuj povas aŭdi la klaran prononcadon

Repost 0
16 mai 2016 1 16 /05 /mai /2016 07:52

Pere de la retejo, la ideo estas krei grupon de esperantistoj « onkloj & onklinoj » flueme parolantaj por interŝanĝi kaj paroli kun infanoj (nevoj & nevinoj) tutmonde ekde la fino de la jaro 2016. La geonkloj parolos pere de skajpo kun la genevoj.

La testado de la projekto, trejnado de la geonkloj kaj la unuaj sesioj lanĉiĝos ekde majo 2016 kun 15 geonkloj el 10 landoj. La programo en la retejo pretos fine de la jaro.

Por esplori la informojn, vizitu : http://edukado.net/ekparolu.

Por ĉiuj diversaj petoj, oni kontaktu Katalin Kováts, al ekparolu@edukado.net

Repost 0
14 mai 2016 6 14 /05 /mai /2016 09:30

Attention : les cours de ce lundi 16 mai n'auront pas lieu

Repost 0
14 mai 2016 6 14 /05 /mai /2016 09:28

La staĝo organizita de CERL okazis en KOTOPO la 23-an kaj la 24-an de aprilo. Ni akceptis 26 homojn, venintajn ĉiujn el la Rodana-Alpaj-Aŭvernja regiono.

La staĝanoj dispartiĝis laŭ tri grupoj kun Pierre Grollemund (5 komencantoj), Michel Ahado (7 por gramatiko), kaj Serge Sire (deka da parolantoj). La kursoj daŭris ĉirkaŭ 8 horojn dum 3 duonaj tagoj. Eblis gastigi ĉiujn staĝanojn venintajn el plej malproksimaj lokoj ĉe lionaj esperantistoj. Por la unua tagmanĝo, ni partigis la manĝaĵojn kunportitajn de ĉiuj. Bufedo estis priparita vespere. Poste, ni aŭskultis koncerton organizitan de KOTOPO kiun spektis multaj homoj.

Post la dimanĉa kurso, ni manĝis kune kaj ni ne faris viziton de Liono, ĉar multaj estis lacaj kaj la Savojanoj timis la neĝon sur la vojoj kiam ili reiros hejmen.

La novaj lernantoj intencos daŭrigi Esperanton per kursoj en Liono aŭ St. Etienne ; la aliaj kursoj estis ankaŭ tre ŝatitaj. Dankon al la 3 instruistoj.

Fine, estis agrabla, sukcesa, lingva kaj amika finsemajno por ĉiuj. Tiu sperto devus esti farota denove la venontan jaron.

Repost 0
10 mai 2016 2 10 /05 /mai /2016 07:24
  • THEÂTRE – « Dernier apéro avant la fin du monde »

D’après un collectif d’auteurs et de comédiens, une pièce de théâtre inédite et enivrante à consommer sans modération !

Vendredi 20 mai 20h30

Samedi 21 mai 20h30

Dimanche 22 mai 15h00

Salle CER/UAICL - 13, rue du Bélier - 69002 Lyon

  • CONCERT – Chorale « A voix libre »

La chorale de l'UAICL de Perrache revisite les grandes comédies musicales américaines. Ne ratez pas ce rendez-vous sous la direction de Tanguy BOUVET. La chorale sera accompagnée par la soprano Camille ALLERAT.

Mardi 31 mai 2016 à 20h30

Salle de spectacle CER - UAICL 13, rue du Bélier - 69002 Lyon

  • DANSE – Présentation des élèves de l’UAICL

Le travail d'une année ! Tous les danseurs, les professeurs sont heureux de vous présenter le fruit d'une année de labeur et de plaisir !

Dimanche 26 juin 2016

2 présentations : 13h30 et 18h30

Espace COUTY, Gorge de loup 69009 LYON 1 rue de la pépinière royale

(anciennement 56, rue sergent Michel Berthet, quartier Gorge de Loup)

Repost 0

Présentation

Recherche

Liens