El Dijon kadre de la prelegturneo de Esperanto-France Abdurahman Junusov atingis Lionon trajne la 10-an de junio kie atendis kelkaj Esperantistoj. En la vespero, okazis amika renkontiĝo en la socia domo « Berty Albretch Villeurbanne » kun 12 ĉeestantoj inter komencantaj lernantoj kaj esperantoparolantoj. Multaj demandoj kaj respondoj kun traduko estis faritaj pri lia profesio, lia lando Dagestano kaj ties rilatoj kun la Rusia Federacio kaj ankaŭ pri la rilatoj en la sovetunia periodo.
Post bonvenigo de Michael al nia samideano el Dagestano foje prezentata laŭ onidiroj kiel Paradizo, ĉirkaŭ 21 personoj ĉeestis la prelegon treatenteme pri tiu lando nekonata de ni en salono de strato Major Martin sabaton la 11-an de junio 2016.
Tiu lando sub la regado de Rusia Federacia Respubliko kies ĉefurbo Makhatchkala troviĝas inter la Kaspia maro kaj la najbaraj federaciaj respublikoj lando Ĉeĉenio, Kartvelio, Rusio kaj sude Azerbajĝano, sendependa respubliko.
Dagestano enhavas tri milionojn da loĝantoj – 77 lingvoj - 50 000 km2.
En la pasinteco okazis invadadoj de turkoj, araboj, persoj, romianoj, … tiel ni povis konstati vidante la konstruaĵojn. En la 7-a jarcento, la popoloj akceptis la islaman religion ĉi lasta fariĝis nun modera aŭ pli tolerema. Dum la 19a jarcento okazis konkera milito pro la rusia imperia ekspansio, tiu militaĉo daŭris kvazaŭ 50 jarojn.
En multaj lokoj la homoj konservis multon pri arto kaj kulturoj, interalie : grupo da ŝnurdansistoj, folkloraj kutimoj, objektoj prilaboritaj, ktp. El la prezentitaj projekciitaj bildoj ni admiris montaron altan ĝis 4060 metroj, ĉevalkuradon, ĉevalakrobaĵon, vilaĝojn alkroĉitajn ĉe impresaj montaj deklivoj. La lando enhavas naturan riĉofonton plej ĝenerale kaj notinde ekonomion kaj agrikulturon.
En la jaroj 1990 okazis periodo de maltrankviliĝo eĉ kun terorismo.
Nun, la tendenco estas restarigi turismon, vintrajn sportajn celojn (ĉu eventoj ? ĉu stacioj ?), somere estus konsilo baniĝi pli malproksime de la urbo pro poluadoj.
Dimanĉon la 12-an de junio, grupo da esperantistoj turismis kunhelpe de Marilu ĉiĉeronanta tra la urbo Liono kun nia amiko por viziti « Fourvière », malnovan kvartalon « St Jean/Sankta Johano », per ŝipveturo ĝis la nova loko « Confluence-konfluejo » kie staras la muzeo. Ni danku nian preleganton pri tiu altvalora kultura renkonto kies enhavon Marilu perfekte tradukis kaj ankaŭ dankon al Michael por la kunlaboro pri la teknikaj aparatoj. Ankaŭ ni ne forgesu Josiane kaj Eugène por la gastigado dum tri tagoj. Dankon al ĉiuj helpantoj.