Overblog
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
7 août 2015 5 07 /08 /août /2015 20:29

Zhang Fude estis en Liono je la 22-a ĝis la 24-a de junio post la urbo de Caen.

Li loĝas en Lanzhou, nord-orienta ĉina urbo. Por la dua fojo, sole li vizitas Francion ĉar li venis kun sia edzino en la UK-on de Montpeliero en 1998.

Lundon, Fude malkovris la novan kvartalon de la Part-Dieu (li fotis multajn francajn fromaĝojn en "Les Halles Paul Bocuse") kaj la futurisman muzeon « des Confluences » ekstere. La esperanta grupo de UAICL akceptis lin en la klaso de Marilou kaj ni vespere piknikis kun aliaj membroj de CERL en tre agrabla loko ĉe la bordo de la Saône-rivero.

Mardon, Mickaël, kiu gastigis lin en bela kamparo apud Liono, gvidis Fude-n matene en la proksima birdparko en Villard-les-Dombes. Posttagmeze, nia amiko vizitis la "Malnovan Lionon" kaj Fourvière kun Pascale kaj Monique.

Merkredon, frumatene, Frederiko veturis Fude-n ĝis Hauterives por viziti la « idealan palacon de la leterportisto Cheval-o » kaj renkonti samideanojn de la klubo de « Romans ». Kune, ni vizitis la strangan konstruaĵon kaj gustumis tipan manĝaĵon. La palaco, kiu ne estas vera palaco sed popola arkitekturo, multe mirigis Fude-n.

Dankon al ĉiuj kiuj helpis dum tiu akcepto (Fdko Neyret por akompani lin kaj Mikaelo por la gastado, ktp…)

Partager cet article
Repost0
3 août 2015 1 03 /08 /août /2015 10:13

Vi povas vidi :

https://itunes.apple.com/gb/app/utalk/id591795091?mt=8&pt=108936

https://www.youtube.com/watch?v=k8VaYRyVBew

Partager cet article
Repost0
29 juillet 2015 3 29 /07 /juillet /2015 11:08

Bonvolu vidi aù legi :

http://www.franceinter.fr/depeche-lille-tente-de-reconstruire-la-tour-de-babel-cette-semaine http://www.lavoixdunord.fr/region/lille-capitale-mondiale-de-l-esperanto-pendant-une-ia19b0n2961421

http://esperanto-france.org/articles-publies-dans-la-presse-2015

Partager cet article
Repost0
25 juillet 2015 6 25 /07 /juillet /2015 10:01

La programo de la 100-a UK en Lillo estas nun konsultebla en diversaj formoj en la kongresa retejo :

http://www.uea.org/kongresoj

Partager cet article
Repost0
23 juillet 2015 4 23 /07 /juillet /2015 09:38

La 26-an de Julio, Esperanto-parolantoj celebros la naskiĝtagon de la internacia lingvo.

Sed ĉu la ekstera mondo scias pri tio ? Verŝajne ne ? Kunlabore kun la Universala Esperanto-Asocio, niaj reprezentantoj ĉe la Unuiĝintaj Nacioj preparis afiŝojn en 84 lingvoj.

Vi povas elŝuti ĝin de : http://linkis.com/1rqHE

Ankaŭ estas teksto/sugestoj per elŝuto ĉe: http://uea.org/vikio/index.php/Teksto-sugesto

Partager cet article
Repost0
17 juillet 2015 5 17 /07 /juillet /2015 13:13

Dans le cadre de la préparation du congrès de Lille, des espérantistes lyonnais participent à l'action lancée par la Kompanoj (association de bordeaux) : participer à un chœur accompagné de musiciens qui chantera des chansons françaises traditionnelles traduites en espéranto, sur scène le dimanche 26 juillet au soir (soirée d'ouverture du congrès) et dans la rue, sur la place de l'opéra le lendemain lundi 27. Ce jour-là, dans la rue, 250 documents contenant les 18 chants seront distribués aux spectateurs pour leur permettre de chanter avec le groupe.

Toutes les informations sur les chants sont disponibles sur le site de "la Kompanoj" :

http://lakompanoj.free.fr/?lang=eo

Partager cet article
Repost0
9 juillet 2015 4 09 /07 /juillet /2015 21:21

Du théâtre, de la danse, de la magie, de la peinture, de la musique, du chant, de l'Esperanto, etc. ?

Les activités sont nombreuses et répondent à toutes les aspirations, seul, entre amis ou en famille ! Rejoignez-nous !

http://www.uaicl.org/uaicl/saison-2014-2015

Partager cet article
Repost0
5 juillet 2015 7 05 /07 /juillet /2015 09:52

Varna estas la tria laŭ grandeco urbo en Bulgario kaj estas mara ĉefurbo de la ŝtato. Ĝi situas 470 km nordoriente de Sofio.

Dum periodo 1949 – 1956 jaro, la nomo de Varna estis Stalin. Supozeble la nuna nomo devenas de prabulgara varnâ – “nigra, korvonigra”. Alia teorio ligas la nomon al vorto “kalko” kaj signifas mineralan fonton. Varna estas grava turista kaj kultura centro. Ĝi estis elektita kiel Eŭropa Junulara Ĉefurbo en 2017 jaro.

Interesaj rimarkindaĵoj en la urbo estas : la mara ĝardeno, la Delfenujo, la astronomia observatorio kaj planedario, Varna nekropolo – la plej antikva trezoro en la mondo, militmara muzeo.

Tre proksime al la urbo estas iuj el la plej grandaj nigramaraj ripozkompleksoj – “Albena”, “Zlatni Pjasâci – Oraj sabloj”, “Sanktaj Konstantin kaj Elena“. Ili kaj longa plaĝa strio en la urbo mem allogas milojn da turistoj kaj Varna transformiĝas en urbon kun aktiva kultura agado kaj vigla nokta vivo.

Partager cet article
Repost0
26 juin 2015 5 26 /06 /juin /2015 08:41

La lando Respubliko Bulgario situas en la sudorienta parto de Eŭropo, sur Balkana Duoninsulo. Ĝi limas oriente kun Nigra Maro, sude kun Greklando kaj Turkio, okcidente kun Serbio kaj Makedonio kaj norde kun Rumanio, kies limo estas rivero Danubo. La tuta longeco de la ŝtata limo estas 2.245 km, el kiuj 1.181 km estas surteraj, 686 km – riveraj kaj 378 km – maraj. La ŝosereto estas longa 36.720 km kaj fervojreto – 4.300 km. La teritorio estas – 111.000 km2 kaj loĝantoj estas 8.000.000.

Bulgario estas fondita en 681 jaro kaj havas glorajn periodojn – Kristaniĝo ekde la 865-a jaro, Ora Jarcento de bulgara literaturo dum X-a jarcento, Renesanco, disvolviĝo de kulturo kaj klereco.

La naturo de Bulgario estas varia kaj belega. Ekzistas multaj montaroj kaj lagoj, ebenaĵoj kun fruktoĝardenoj, vinberejoj kaj rozaj valoj. Sennombraj estas la mineralakvaj fontoj kun banejoj kaj ripozdomoj. La lazura Nigra Maro proponas famekonatajn plaĝojn kaj marajn kuraclokojn. Respubliko Bulgario fariĝis membro de Eŭropa Unio ekde la 1-a de januaro 2007 jaro. Bulgario havas teritorion sur insulo Livingstân en Antarkto kaj kiel konsulta membro de Antarkta Kontrakto partoprenas en la administrado de la teritorioj, situantaj je 600 suda latitudo.

Partager cet article
Repost0
21 juin 2015 7 21 /06 /juin /2015 18:41

La bulgaraj fervojistoj-esperantistoj komunikas :

« Ni tutkore invitas vin partopreni la 68-an kongreson de IFEF, kiu okazos de la 21-a ĝis 28-a de majo 2016 jaro proksime al urbo Varna - la mara ĉefurbo de Bulgario.

Nia federacio akceptas organizi por 5-a fojo IFEF Kongreson. La esperantistoj, kiuj vizitis la kongresojn en Varna – 1968 jaro, en la turisma ripozkomplekso “Suna Bordo” – 1984 jaro, en Plovdiv – 2002 jaro kaj en Sofio – 2010 jaro memoras la agrable travivitajn tagojn en Bulgario.

Ni esperas, ke denove ni sukcesos kaj vi estos kontentaj pro nia gastamo. Ni atendas vin senpacience amase viziti la kongreson. »

Adreso de LKK: inĝ. Veselka Kamburova (68-a IFK) z k “Obelya-2”, bl. 209/A/5 1326 - Sofio, Bulgario Tel : +359 887090163 Retadreso: bg_68ifk@abv.bg

Partager cet article
Repost0