Ĉi-sube teksto verkita de Jean Ripoche pri vojaĝo tra Rumanio (4 partoj).
Ĉu eblas viziti Rumanion gvidate de sperta esperantista ĉiĉerono ? Jes tio eblas. Ekde pluraj jaroj Rodica Todor, nia simpatia kaj sperta prezidanto de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio), jam plurfoje proponis akompani kaj sukcese gvidi grupojn de esperantistoj. Sed ni proponu desupran rigardon al Rumanio.
Nun Rumanio havas pli ol 21 milionojn da enloĝantoj, nombro kiu stagnas de pli ol 20 jaroj pro la ekonomia elmigrado. La popolo konsistas el 89 % da nacianoj kiuj sin deklaras Rumanoj. Diversaj minoritatoj komponas la popolon : Hungaroj, Germanoj, Turkoj, Rusoj, Judoj, Romaoj (Ciganoj). Tiuj lastaj estas la plej granda minoritato de la lando.
La Rumanoj kutimas substreki sian latinan identecon meze de la Slavoj kaj sian ortodoksan kulturon inter la Latinoj. Spite al multaj invadoj kaj kulturaj miksadoj, kies spuroj retroviĝas en la lingvo, la ŝtona ornamo, la gastronomio, la folkloro, ili konservis sian lingvon ricevitan de la Romianoj. La ĉefurbo Bukaresto enhavas 2 milionojn da loĝantoj.
Akompanate de nia ĉiĉerono Rodica, tridek ses esperantistoj el sep landoj partoprenis la viziton de Bukaresto kaj de la Danuba Delto. Post la delta ekskurso, eblis daŭrigi la viziton al Braŝovo kaj survoje trarigardi la urbon Predeal, la kastelon Bran (Drakula) kaj la fortikaĵojn Raŝnov. Ĉar mi ĉesigis mian ekskurson tuj post la vizito de la Delto, mi ne klarigos pri tiu dua parto. Eble alia partopreninto komentos tiun itineron !