Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
8 novembre 2016 2 08 /11 /novembre /2016 07:59

Anne-Marie raportis

En Metabief okazis esperanta seminario de la 13a ĝis la 20a de Aŭgusto. Dudeko da partoprenantoj venis el Francio, kaj unu el Svislando, kiujn instruis 3 gvidantoj : Radojica Petrovic el Serbio por la parolantoj, Roland Cuenot el Franĉkonteo por la komencantoj, Andrea Bertrand el Liono por la progresantoj.

Inter la grupo, bonŝance ĉeestis familio kun ĉarmaj kaj vivplenaj infanoj kaj 2 junuloj.

Matene ni kursis kaj postagmeze ni ekskursis ĉar la vetero estis bela dum la tuta semajno. Ni plezure malkovris la regionon, piede, bicikle, aŭte : Mont d'Or, kastelo de Joux, fortikaĵo de Saint-Antoine, lago de « Saint-Point ».

Vespere krom la kutimaj interparoloj, ludoj, ni aŭskultis Radion paroli pri Serbio kaj Andrea pri Koreio.

Ĉar estis en la gastejo multaj neesperantistoj, Roland proponis al ĉiuj "internacian lotoludon". Dank' al antaŭa klarigo pri la nombroj ĉiuj ĝoje senpene kunludis.

En "les Sapins de l'Amitié" (la Abioj de la Amikeco), ĉiuj plezure partoprenis, muzike, la domtaskojn en bona etoso. La akcepto de Djamel, la direktoro, Aurélie kaj Sylvie, la kuiristino, estis simpatiega.

 

Partager cet article
Repost0

commentaires