De la 10-a ĝis la 13-a de Junio, CERL akceptos Abduraĥman Junusov el Dagestano kadre de la UFE-turneo. Li estas eksa ĵurnalisto de la rusa televido specialisto de la homaj rajtoj kaj de la kulturaj problemoj inter-etnikaj)
Vendredon la 10-an de Junio
Li vizitos la esperanto-kurson en Maison Berty Albrecht 14, Place Grandclement en Villeurbanne cele al interŝanĝo kun la kursanoj kaj aliaj Cerl-membroj – Venu multnombraj. (Informoj ĉe Eugène).
Sabaton la 11-an de Junio
Li prelegos en la salono 3 teretaĝe pri « Dagestano inter Europo kaj Azio: geografio, historio, nuntempe ». Cerl invitas ĉiujn membrojn kaj amikojn ĉeesti la prelegon.
Vendredo kaj sabato vespere
Oni sin turnas al Anne-Marie, Vincent aŭ Eugène.
Dimanĉon la 12-an de Junio :
Turismo en Liono, oni samcele sin turnas al la samaj personoj.