Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
7 août 2015 5 07 /08 /août /2015 20:29

Zhang Fude estis en Liono je la 22-a ĝis la 24-a de junio post la urbo de Caen.

Li loĝas en Lanzhou, nord-orienta ĉina urbo. Por la dua fojo, sole li vizitas Francion ĉar li venis kun sia edzino en la UK-on de Montpeliero en 1998.

Lundon, Fude malkovris la novan kvartalon de la Part-Dieu (li fotis multajn francajn fromaĝojn en "Les Halles Paul Bocuse") kaj la futurisman muzeon « des Confluences » ekstere. La esperanta grupo de UAICL akceptis lin en la klaso de Marilou kaj ni vespere piknikis kun aliaj membroj de CERL en tre agrabla loko ĉe la bordo de la Saône-rivero.

Mardon, Mickaël, kiu gastigis lin en bela kamparo apud Liono, gvidis Fude-n matene en la proksima birdparko en Villard-les-Dombes. Posttagmeze, nia amiko vizitis la "Malnovan Lionon" kaj Fourvière kun Pascale kaj Monique.

Merkredon, frumatene, Frederiko veturis Fude-n ĝis Hauterives por viziti la « idealan palacon de la leterportisto Cheval-o » kaj renkonti samideanojn de la klubo de « Romans ». Kune, ni vizitis la strangan konstruaĵon kaj gustumis tipan manĝaĵon. La palaco, kiu ne estas vera palaco sed popola arkitekturo, multe mirigis Fude-n.

Dankon al ĉiuj kiuj helpis dum tiu akcepto (Fdko Neyret por akompani lin kaj Mikaelo por la gastado, ktp…)

Partager cet article
Repost0

commentaires