Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
26 juin 2015 5 26 /06 /juin /2015 08:41

La lando Respubliko Bulgario situas en la sudorienta parto de Eŭropo, sur Balkana Duoninsulo. Ĝi limas oriente kun Nigra Maro, sude kun Greklando kaj Turkio, okcidente kun Serbio kaj Makedonio kaj norde kun Rumanio, kies limo estas rivero Danubo. La tuta longeco de la ŝtata limo estas 2.245 km, el kiuj 1.181 km estas surteraj, 686 km – riveraj kaj 378 km – maraj. La ŝosereto estas longa 36.720 km kaj fervojreto – 4.300 km. La teritorio estas – 111.000 km2 kaj loĝantoj estas 8.000.000.

Bulgario estas fondita en 681 jaro kaj havas glorajn periodojn – Kristaniĝo ekde la 865-a jaro, Ora Jarcento de bulgara literaturo dum X-a jarcento, Renesanco, disvolviĝo de kulturo kaj klereco.

La naturo de Bulgario estas varia kaj belega. Ekzistas multaj montaroj kaj lagoj, ebenaĵoj kun fruktoĝardenoj, vinberejoj kaj rozaj valoj. Sennombraj estas la mineralakvaj fontoj kun banejoj kaj ripozdomoj. La lazura Nigra Maro proponas famekonatajn plaĝojn kaj marajn kuraclokojn. Respubliko Bulgario fariĝis membro de Eŭropa Unio ekde la 1-a de januaro 2007 jaro. Bulgario havas teritorion sur insulo Livingstân en Antarkto kaj kiel konsulta membro de Antarkta Kontrakto partoprenas en la administrado de la teritorioj, situantaj je 600 suda latitudo.

Partager cet article
Repost0

commentaires