Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
20 novembre 2014 4 20 /11 /novembre /2014 07:13

Mesaĝo de la organizantoj (Julia Hédoux - Ĝenerala sekretariino, kunordigantino Lille 2015) :

La Universala Kongreso de Esperanto okazos de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto 2015 en Lillo. Estas granda honoro akcepti esperantistojn el la tuta mondo en Francio kaj ni esperas doni al ili la plej bonan akcepton.

Por tio, ni bezonas VIN !!

Sendu mesaĝon al lille2015@lille2015.fr por informi nin pri viaj helpeblecoj (se vi jam retkontaktis nin, vi baldaŭ estos rekontaktita) Jen la diversaj kampoj en kiuj ni serĉas helpontojn :

- Akcepto

- Vendrede : preparo de kongresaj sakoj

- Sabate kaj dimanĉe : responsuloj pri akcepto kiuj regas esperanton (20 homoj)

- Sabate kaj dimanĉe : helpontoj pri akcepto (esperanta nivelo ne gravas) (50 homoj)

- Sabate kaj dimanĉe : administri pakaĵejon (po 10 homoj tage)

- Dum la semajno : responsuloj pri akcepto kiuj regas esperanton (po 4 homoj tage)

- Dum la semajno : helpontoj pri akcepto (esperanta nivelo ne gravas) (po 10 homoj tage)

- Ekskursoj

- Gvidontoj de ekskursoj (30 homoj)

- Interpretistoj dum ekskursoj (10 homoj)

- Helpontoj dum ekskursoj (40 homoj)

- Stratspektakloj

- Kunirontoj okaze de artaj agadoj en la urbo ĉiu matene (po 4 ĉiutage)

- Spektakloj en salono

- 1 helpanto por reĝisoro (po 1 homo vespere)

- Malferma scenejo (4 helpontoj)

- Internacia Arta Vespero (2 helpontoj)

- Loĝistiko

- Materiala kaj teknika helpontoj (po 3 homoj duontage)

- Traduko

- Necesas homoj por traduki menuojn, turismajn dokumentojn ktp (10 homoj)

- Komunikado

- Januaro : zorgi pri studentoj kiuj kontaktos restoraciojn kaj hotelojn por proponi tradukon de menuo en esperanto (2 personoj) kaj komercistojn por varbanoncoj

- Marto, aprilo : kontakti restoraciojn kaj hotelojn por proponi tradukon de menuo en esperanto (5 personoj) kaj komercistojn por varbanoncoj

- Komence de julio : disdoni varbilojn de prezentado de la kongreso en maksimumo de publikaj lokoj

- Unu aŭ du semajnoj antaŭe : rekontakti la restoraciojn por disdonado de tradukitaj menuoj

- Kreado de flugfolioj kaj afiŝoj por ekstera publiko

- ktp

Partager cet article
Repost0

commentaires