Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
21 octobre 2013 1 21 /10 /octobre /2013 21:46

Marilu partoprenis seminarion en Poznan (Pollando), de la 14-a ĝis la 20-a de septembro 2013, unua parto de la instruista trejnado. Ŝi rakontas :

« Kun mi, estis 9 aliaj personoj veninte el Japanio, Portugalio, Brazilo, Hungario, Pollando, Germanio, Kanado kaj Francio.

La instruado estis tre densa de la 9-a matene ĝis la 18-a vespere. Ilona Koutny montris kiel instrui la esperantan gramatikon ; Istvan Ertl parolis pri nuna literaturo kaj tradukado ; Katalin Kovats prelegis pri metodiko kaj Stefan MacGill prezentis novan reton kun la ebleco uzi ĝin poŝtelefone.

Kun ni, estis kelkfoje la lernantoj de Interlingvistikaj Studoj en UAM de Poznan kiuj ankaŭ havas apartajn kursojn kaj ekzamenojn.

La sekvonta seminario estos en februaro 2014. Intertempe, la studoj fariĝos rete kaj skajpe ; hejmtaskoj estos regule sendataj kaj notataj.

La celo estos akiri diplomon de ILEI pri instruado de esperanto. »

Partager cet article
Repost0

commentaires