Pascale rakontis al ni :
Denove, la fervojistoj de Liono organizis staĝon en la Valo de Chamonix : Esperanto kaj marŝado. La Blanka Monto kaj la aliaj pintoj konstigitas mirindan dekoron.
Matene kaj vespere, ni laboris multe kun postulemaj instruistinoj : Renée Triolle kaj Josée Lafosse. Ili uzis diversajn metodojn kaj trovis interesajn temojn pri la aktualaĵoj aŭ pri nia ĉiu-taga vivo.
Post la lunĉo, kelkaj grimpis sur krutaj vojoj, kaj aliaj preferis promenadi sur pli kvietaj padoj.
Ekzemple, ni malkovris “les Gorges de la Diosaz”. Ĉar pluvegis ĉi-jare, la akvofaloj estis imponaj ! Ni ŝatis vidi la akvon falanta kun fortego, la ĉielarkojn supre la kirloj, kaj la malvarmecon ĉe la vojo, ĉar estis varmega tago. Aliajn tagojn, ni renkontis ne-sovaĝajn ibeskojn, pasantaj sur la vojo, ni malkovris la flaŭron de la valo, tipajn domojn en Chamonix, dank’al gvidisto de la hotelo.
La lasta tago estis la tuttaga ekskurso. Unu grupo iris ĝis ‘la Pointe Helbronner” per telfero : mirinda blanka pejzaĝo ! Alia grupo veturis ĝis Martigny (Svislando) kaj vizitis la espozicion pri Modigliani, en la “Fondation Gianadda.”
La staĝo finiĝis post tiu malkvieta semajno sed multaj partoprenantoj esperas aliĝi denove en 2014 !