Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
16 juin 2017 5 16 /06 /juin /2017 07:08

(raportas Frédéric)

Kiel ĉiujare, la Kulturdomo de Esperanto en Grezijono organizis sian "PRINTEMPan(aS)" Renkonton de la 14-a ĝis la 22-a de aprilo.

Paralele okazis la 33-a kunveno de AMO (Aktivula MaturigO) gvidata de ĝia kreinto, la fama vicprezidanto de UEA, Stefan Mac Gill kaj de la juna Sara Spano, la ununura estraranino de la sama asocio. La lernantoj havis ankaŭ la eblecon interŝanĝi kaj kanti plezure kun Mireille Grosjean, prezidantino de ILEI.

Krom la kursoj, la lernantoj povis partopreni en la prelegoj de AMO, kiuj interesis ilin multe. Ankaŭ pri norda kaj suda Koreio okazis alia temo dum la libera tempo. De post la lasta jaro, eblas veni Grezijonon "senmaŝine" ĉar nun preterpasas verda vojo, kiu norde finiĝas apud La Flèche kaj sude baldaŭ kondukos ĝis la Luaro-riverego. Tiun vojon mi uzis por veni el Liono bicikle. Pli malpli 600km tra centra Francio, unu el la plej belaj regionoj de Esperantio, tamen malvarma en tiu sezono ! Por loĝi, tiu biciklanto uzis la retsistemon "Warmshowers" kiu similas al "Pasporta Servo" - kaj funkcias pli bone - sed farita por (angloparolantaj) "biciklamantoj" aŭ "ĝuemuloj de la nenifarado" kiel oni diras en Francujo. Tiel, li faris tre riĉajn renkontojn kaj interesajn malkovrojn dank' al tiel afablaj kiel malsamaj gastemuloj (inter ili estas prezidanto de unu el Eokluboj...). Jam venis la momento reveni hejmen preterpasante la luarajn kastelojn per bicikla transporto liberĉiele en bela pejzaĵo sed foje sub pluvo…

Kiel verkis Joachim Du Bellay, la fama poeto el Angers :

« Feliĉa kiel Uliso, kiu belan vojaĝon faris,

Aŭ kiel tiu-ĉi, kiu konkeris la toazonon,

Revenante hejmen saĝ- kaj uzplena,

Ankaŭ vivonte inter siaj gepatroj sia vivrestaĵo. »

 

Partager cet article

Repost 0

commentaires

Présentation

Recherche

Liens