Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
21 décembre 2016 3 21 /12 /décembre /2016 07:06

La 16-an de decembro, 2016, UEA aperigas belan poŝformatan libreton, Fundamento de la homaj rajtoj, okaze de grava datreveno. Antaŭ precize 50 jaroj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) akceptis du gravajn internaciajn traktatojn, ili estas la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, kaj la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj. Per tiuj jure devigaj interkonsentoj, al kiuj intertempe formale aliĝis pli ol 160 landoj, la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ricevis pliajn detaligadojn kaj konkretigon sur diversaj esencaj kampoj de la homa vivo.

 

Esperanta traduko de la Universala Deklaracio ekzistas jam de multaj jardekoj, kaj estas legebla en la UN-retejo. La du Paktoj, tamen, aperas nun unuafoje en Esperanta traduko. La tradukadon faris d-ro Humphrey Tonkin, iama UEA-prezidanto kaj gvidanto de ĝia Novorka Oficejo, kaj liajn tekstojn kontrolis Brian Moon, profesia tradukisto ĉe Eŭropa Komisiono. Ĉiuj tri tekstoj estas kunigitaj en la libreto, kiu inkluzivas antaŭparolon de la Prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes, kaj kleran enkondukan eseon de d-ino M. Rafaela Urueña, profesoro pri la internacia juro.

 

"Ĉi tiu libreto estas omaĝo al la longa komuna historio de Esperanto kaj la homaj rajtoj en monda skalo”, klarigas d-ro Fettes. "Eldonante libroforme la tekstojn de tiu triparta fundamento de la homaj rajtoj, ni esperas rekonsciigi esperantistojn pri ilia graveco, kaj fari plian modestan kontribuon al iliaj diskonigo kaj efektivigo."

 

La libro estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA por 6,90 EUR plus sendokostoj (triona rabato ekde tri ekzempleroj).

 

Partager cet article
Repost0

commentaires